La 6-an de junio okazis en Pekino subskriba ceremonio de interregistara interkonsento pri la fervoja projekto inter ?inio, Kirgizio kaj Uzbekio, ?ina prezidanto Xi Jinping, kirgiza prezidento Sadyr Nurgozhoevich Japarov kaj uzbeka prezidento Shavkat Miromonovich Mirziyoyev faris videan gratulon pro la subskribo de la interkonsento.
Xi Jinping diris, ke la ?in-Kirgiz-Uzbeka Fervojo estas strategia projekto por la interligo de ?inio kun Centra Azio kaj elstara projekto por la kunlaboro inter la tri landoj en la konstruado de "La Zono kaj Vojo". La subskribo de la interregistara interkonsento inter la tri landoj liveros solidan juran bazon por la konstruado de la fervojoj de ?inio, Kirgizio kaj Uzbekio, pruvante al la internacia komunumo la firman decidon de la tri landoj kunagadi por anta?enigi kunlaborojn kaj realigi disvolvi?on. ?inio volas kunlabori kun Kirgizio kaj Uzbekio por la lan?o de la konstruado kaj konstrui tiun strategian kanalon, kiu profitigos la tri landojn kaj iliajn popolojn kaj akcelos la regionan disvolvi?on de ekonomio kaj socio.
(el ?RI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat