国产日韩在线视频,一区二区三区免费电影,男女交性视频在线直播,久久精品国产电影

国产日韩在线视频,一区二区三区免费电影,男女交性视频在线直播,久久精品国产电影

Forpasis du samideanoj, kiuj estis esencaj en miaj fruaj jaroj en Esperantujo

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 27, 2024

Unu el la plej oftaj demandoj, kiujn homoj faras al mi, estas, kiel mi esperantisti?is. En 2012, dum legado de artikolo de Denis Keefe pri merkatiko aplikata al Esperanto, kaptis mian atenton lia mencio al la fakto, ke plejparto de la homoj ne a?etas varon tuj post informi?i pri ?ia ekzisto. Kutime necesas ripetadon de la informoj por kura?igi iun provi ?in. Kvankam Esperanto ne estas varo, tamen tiu logiko validas anka? por ?i: ne sufi?as informi?i pri ?ia ekzisto por decidi eklerni ?in.


Profesoro José Joaquín Lunazzi (maldekstre) kaj mi kun kelkaj el niaj lernantoj de Esperanto.


?uste tiel okazis al mi. Dum mia adolesko, en Brazilo, mi estis abonanto de revuo pri diskonigo de sciencaj nova?oj, kaj en unu numero de ?i estis raporto pri Globbish, artefarita lingvo kiu dum iom da tempo estis propagandata kiel "anstata?anto de la angla en la estonteco". La argumentoj favoraj al ?i estis esence la samaj uzataj de esperantistoj subtene al Esperanto. Meze de la raporto, oni menciis Esperanton kiel malsukcesan provon enkonduki artefaritan lingvon en internacia komunikado kaj asertas, ke Esperanto mortis. Tiel mi informi?is pri la ekzisto de Esperanto.


En la sekva numero de la revuo estis publikigita reago de leganto, kritikanta la aserton, ke Esperanto estas morta lingvo. La leganto rakontis sian propran sperton pri ?iutaga uzo de Esperanto en interreto por komuniki kun siaj amikoj eksterlande. Tiam mi informi?is pri la ekzisto de komunumo, kiu efektive parolas la lingvon, kaj ke tiu komunumo estas internacia. Tiam mi akiris pozitivan sintenon pri Esperanto, sed ankora? ne volis lerni ?in.


Post eniri la ?tatan Universitaton de Campinas (Unicamp), mi amiki?is kun du studentoj tre popularaj tie, la gefratoj Jimes kaj Molina Milanez. Ili estis kunfondintoj de Esperanto-klubo en la universitato kaj volontule instruis la lingvon. Mi anka? konati?is kun profesoro José Joaquín Lunazzi, fizikisto naski?inta en Argentino, kiu vivis plejparton de sia vivo en Brazilo kaj unue gajnis mian admiron pro sia klopodo popularigi sciencon per eksperimentoj kaj interagaj ekspozicioj, iniciatitaj de li malgra? la malfaciloj kaj manko de subteno por tio. Anka? Lunazzi estis esperantisto kaj kutimis reklami pri la lingvo en siaj prelegoj.


Kiam mi eklernis Esperanton kaj ekpartoprenis aktiva?ojn de la E-klubo de la universitato, mi kaj Lunazzi fari?is pli intimaj kaj kutimis babili pri fiziko en Esperanto. Liaj esploroj temis pri holografio, kaj post mia translo?i?o al ?inio li foje kontaktis min por peti pliajn informojn pri disvolvado kaj popularigo de rilataj teknikoj en ?inio. Li ?ojis scii, ke en ?inio ?i estas pli atentata kaj aplikata en muzeoj kaj ekspozicioj.


David Bianchini prelegas pri Esperanto al lernantoj de Unicamp.


La plej ?atata amiko de Lunazzi estis profesoro David Bianchini, kiu dum longa tempo instruis Esperanton ?e la najbara Pontifika Katolika Universitato de Campinas. Ili du, kune kun la paro James kaj Isis Piton, estis la motoroj de KCE (Kultura Centro de Esperanto) en la urbo Campinas, San-Pa?lio. Lunazzi kaj David estis kvaza? fratoj kaj ?iam estis granda ?ojo por mi renkonti tiujn du veteranojn, kiuj faris grandan laboron por Esperanto.


Lunazzi estis ateisto kaj SAT-ano. Li vizitis multajn landojn kaj en ?iu vizito kaptis la ?ancon konati?i kun lokaj esperantistoj. En siaj prelegoj pri Esperanto, li kutimis prezenti fotojn kaj filmetojn pri tiuj interagadoj. Mi aparte memoras lian rakonton pri vizito al Japanio, invitite de la kompanio Sony, kiu estis interesata pri lia tekniko pri holografia televido. La kompanio volis mendi kaj pagi hotelon por li, sed li preferis gasti?i ?e lokaj esperantistoj por havi pli proksiman kontakton kun lokanoj kaj ilia kulturo. Lunazzi anka? ?atis gastigi alilandajn esperantistojn pere de la programo SAT-Amikaro.


David kreskis en katolika familio kaj poste fari?is spiritisto. Dum la tuta vivo li estis religiema. Mi kelkfoje a?dis lian rakonton, kiam li ekkorespondis kun eksterlando post eklerni Esperanton. Lia frua mondkoncepto estis tiom forte bazita sur la ekzisto de Dio, ke por li ne eblis e? imagi ekziston sen Dio. Li kreskis dum la malvarma milito, kiam estis forta politika propagando direktita al religiaj grupoj de Brazilo kun la celo ligi socialismon al ateismo.


Per Esperanto, David, en sia juneco, sukcesis korespondi kun esperantisto en Sovetio kaj demandis lin, kiel homoj kiuj ne kredas je Dio povas esti bonaj. La? tiama mondvizio de David, kredanto faras la bonon por certigi sian lokon en Paradizo post la morto, do sen kredo je Dio homoj kondutus malbone kaj socio kolapsus. La respondo de tiu soveta samideano surprizis lin: la ulo klarigis, ke li mem pretas fari sian plejbonon por sia familio, siaj amikoj, sia popolo kaj sia lando. ?iuj kunlaboras por kune ?ui pli bonan vivon. Ricevinte tiun respondon, David konscii?ias pri tio, ke homoj aliflanke de la Fera Kurteno estas multe pli similaj al li ol propagando kredigis homojn tiutempe. Tiam li anka? komprenis la grandan povon de Esperanto por alproksimigi la popolojn de la mondo.


Lunazzi faris tiun ?i tridimensian foton de E-lernantoj, por esti rigardata per specialaj okulvitroj.


Lunazzi kaj David estis kelkaj el miaj ?efaj referencoj kaj instigantoj dum miaj fruaj jaroj en Esperantujo. Post kiam mi fari?is fluparolanto de la lingvo, iutage Lunazzi proponis al mi transformi nian kurson de Esperanto en oficiala fako de la universitato, kaj petis la estigon de lernobjekto nomita "Enkonduko al la internacia lingvo Esperanto kaj ?ia kulturo". Dum multaj jaroj, mi instruis tiun lernobjekton sub la superrigardo de Lunazzi, kaj ?iusemestre ni invitis David-on prelegi pri Esperanto al la lernantoj. Malmultaj homoj sukcesis prelegi pri Esperanto tiom bone kiel David, kun tiom da pasio, klereco pri la temo, objektiveco kaj klara mesa?o.


Kiam mi estis translo?i?onta al ?inio, Lunazzi donis al mi deklaracion subskribitan de lia, atestanta mian laboron pri instruado de Esperanto dum pluraj jaroj, kaze ke mi iam bezonos atesti tiun sperton. Tiun dokumenton mi gardas anka? kiel memora?on de tiu epoko kaj de nia kunvivado per Esperanto.


David kaj Lunazzi estis tiom proksimaj amikoj, ke ili amba? forpasis en la sama tago, la 20-a de majo 2024. Granda perdo por KCE kaj Esperantujo, sed ilia misio estas plenumita kaj novaj generacioj de esperantistoj heredis la laboron faritan de ili. Teni ilian dumvivan sindedi?on al nia kara lingvo kiel inspiro por nia agado estas la plej bona oma?o kiun ni povas fari al ili.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Zeze' parolas la ?inan! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat