国产日韩在线视频,一区二区三区免费电影,男女交性视频在线直播,久久精品国产电影

国产日韩在线视频,一区二区三区免费电影,男女交性视频在线直播,久久精品国产电影

【Rafael en Xinjiang】Impresoj pri Urum?io en 2023

BY:Rafael Henrique ZerbettoNovember 30, 2023

Mi unuafoje vizitis Urum?ion, ?efurbo de Xinjiang-a Ujgura A?tonoma Regiono, en decembro 2020. El tiu vizito mi aparte memoras, ke forte ne?is en kelkaj okazoj, kaj la akumulita ne?o sur stratoj kaj tegmentoj estigis tavolon pli dikan ol tiuj viditaj de mi anta?e en aliaj lokoj. En la parkejo de la hotelo, ne?tavolo estis aparte dika kaj iuvespere mi kaj kelkaj kolegoj iom ludis en la ne?o post vesperman?o. Tiam estis pandemio kaj mi bezonis submeti?i al nukleacida testado por voja?i de Pekino al Xinjiang, kaj refoje por voja?i de Xinjiang (el la urbo Korla) al Pekino. Estis tre malvarme ?i tie, sed kutime ne estis vento, male al Pekino, kie ofte ventegas dum vintro.


La? la mapo en mia po?telefono, estis parko ?e la stratangulo, sed ?i estis tute ?irka?ita de portempaj muroj, kaj tio donis al mi la impreson, ke la parko estis fermita por riparado. Mi e? pensis pri vizito al tiu parko, sed ?i aspektis kvaza? forlasita, tute kovrita de ne?o kaj preska? senhoma. Tio fakte estis pro la vintro: por sin protekti de la malvarmego, homoj preferas resti hejme.


Mia dua vizito al Urum?io estis en la printempo de 2021, kaj mi miris pri la tute alia urba pejza?o: anstata? la ne?o, estis verdo, plantoj kaj floroj ?ie, la vetero estis bonega kaj temperaturo estis tre agrabla. En tiuj du okazoj mi prenis la saman flugon CA1253 de la kompanio Air China, por atingi la urbon el Pekino. Alia koincido estas, ke oni aran?is por mi ?ambron en la hotelo Xinjiang-Kunlun, la sama kie mi gasti?is pasintfoje, kaj estis strange por mi vidi ?ian parkejon sen ne?o. Tiufoje mi bezonis akcepti nukleacidan testadon pri KOVIM-19 post alveno en ?iu urbo kiun mi vizitis, krom tiuj du postulataj por voja?i el kaj al Pekino.


La parko proksima al mia hotelo da?re estis ?irka?ita de tiuj muroj, mi ne plu sciis, ?u ili estis vere portempaj a? ne. ?u eble oni fermis la parkon dum vintro, kaj en printempo komencis ?ia riparado? Preterpasanta ?in, mi rimarkis, ke la parko fakte estis malfermita al la publiko: estis unu enirejo kun gardisto kontrolanta ?iujn vizitantojn kaj ?ildo indikanta la horaron de ?ia funkciado. Tio igis min e? pli scivolema: se oni riparas la parkon, kial ?i estas malfermita al vizitantoj? Se vizitantoj rajtas viziti ?in, do kial oni ?irka?is ?in per tiu malbela muro? A? ?u eble oni devas pagi por viziti ?in, pro tio muro estas necesa? Tiukaze oni devus konstrui pli belan kaj bonkvalitan muron, ?u ne?


Nun, en novembro 2023, mi por la tria fojo revenis al Urum?io. Mi alvenis per la sama flugo uzita en pasintaj fojoj, ?i estas tre oportuna, ?ar oni ne bezonas veki?i tre frue en Pekino, stevardoj servas al ni tagman?on je la tagman?a horo, kaj ni atingas Urum?ion sufi?e frue por iom ripozi a? promeni anta? la vesperman?o. Reveninta al la urbo dum vintro, mi imagis la samajn ne?ajn pejza?ojn spertitajn de mi en 2020, sed mi fakte vidis malmulte da ne?o, ?ar ankora? ne estas tiom malvarme kiel pasintfoje.


Skiejo en la ?irka?a?oj de Urum?io


Multaj homoj eksterlande imagas Xinjiang kiel granda dezerto, kvankam vastaj stepoj kaj arbaroj kovras plejparton de ?ia teritorio kaj ne?o tiom abundas en kelkaj lokoj, ke en antikveco homoj en Altay inventis skiadon por amuzi?i dum vintro. Urum?io trovi?as ?e la bela montaro Tianshan, kies belecon mi ?atas admiri tra la fenestro de aviadilo okaze de alveno kaj foriro, kaj ?i tie la aero estas sufi?e humida, male ol en Pekino. ?i tiu estas mia dua fojo en Urum?io dum vintro, kaj amba?foje mi spertis pluvon kaj ne?on, do mi ne miras, ke la aero en la urbo ne estas seka.


Alvenonta al mia hotelo, la mistero pri la parko estis solvita: post la pandemio, oni demetis la improvizitan muron kiu ?irka?is ?in kaj ne plu estas enirejo kun gardisto. Nun la parko estas tute malfermita kaj homoj libere vizitas ?in kiam ajn ili volas. ?i aspektas kiel vasta placo por homa kunvivado, kun aparatoj por ekzercado, benkoj por sidado kaj vojoj por promenado. ?i-foje mi fine komprenis, ke la muro kaj kontrol-rimedoj estis nur pro la pandemio kaj vizito al la parko ?iam estis senpaga.


La hotelo, fondita en 1959, ricevis kelkajn plibonigojn: oni modernigis la lifton kaj la kartoj por aliri la ?ambrojn estis ?iuj ?an?itaj. Mi da?re memoras la malnovajn, kun skriba?o en la ?ina lingvo informante, ke kaze de perdo de la karto oni devus pagi monpunon je 30 juanoj, (mis)tradukita al la angla lingvo kiel 30 milionoj! La novaj kartoj estas beligitaj kaj kun pli bonaj anglalingvaj tradukoj. Krom tio, la hotelo konservas la komforton kaj ?armon kiun ?i havis kiam mi unuafoje venis al Urum?io.


?ar tiu ?i estas mia unua fojo en Urum?io post la pandemio, ?i-foje plejparto de la homoj surstrate ne uzas maskon sur viza?o. Post la pandemio, nun estas tre konvene iri tra la urbo, ?ar oni ne plu bezonas montri atestilon pri nekleacida testo por eniri domojn kaj turismejojn kaj homoj povas amasi?i: iuvespere, survoje al la hotelo, mi vidis grupon de meza?aj virinoj dancantaj sur placo, tio estas ofta sceno en ajna loko de ?inio, kaj en Xinjiang ne estas malsame. Mi tamen miris pri tio, ke estas vintro kaj ne?o kovras plurajn lokojn en la urbo kaj ?iaj ?irka?a?oj, sed e? tiel homoj renkonti?as por danci sub?iele! En Pekino, dum vintro iuj dancemuloj renkonti?as en subgrundaj pasejoj por sin protekti de la malvarmo.


En la vintro de 2020, kiam mi unuafoje vizitis la Internacian Grandan Bazaron de Urum?io, ?i estis preska? dezerta kaj ?ajnis al mi, ke preska? ?iuj homoj kiujn mi vidis tie estas lokanoj. En iu loko mi e? renkontis kelkajn vendistojn kune muzikantaj en la koridoro inter iliaj budoj por pasigi la tempon. En tiu tago forte ne?is, kaj tio certe kontribuis por malkura?igi homojn iri al la bazaro, sed e? tiel, la malvigleco de komerco kaj turismo en Urum?io en tiu vintro estis evidenta.


Homoj promenas en la Internacia Granda Bazaro.


Kiam mi revenis al la Internacia Granda Bazaro en la printempo de 2021, mi trovis tute alian pejza?on: malgra? pli striktaj rimedoj kontra? KOVIM-19, la loko estis plena kaj de lokanoj, kaj de turistoj, estis dancoprezentadoj sur podio, verdaj plantoj, sub?ielaj vendejoj kaj budoj... La etoso estis mirinda tiufoje, kaj turistoj jam bezonis envici?i por foti?i ?e kelkaj famaj lokoj de la bazaro.


?i-foje mi miris, ke kvankam estas vintro, tamen la nombro de vizitantoj surprizas min: ja tre granda por vintro, kaj multaj estis turistoj irantaj tra la stratoj kun sakoj plenaj de tradiciaj produktoj de Xinjiang a?etitaj en la bazaro. Mi vidis vicojn por foti?i ?e kelkaj lokoj kaj komerco estas multe pli vigla ol dum la pandemio. Mi vizitis la samajn vendejojn, kie anta? tri jaroj vendistoj estis kunmuzikantaj por pasigi la tempon, kaj ?i-foje ili estis okupataj pri klientoj.


Miaj pasintaj vizitoj al tiu bazaro estis rapidaj, mi bezonis akompani grupon, ?ar pro manko de tempo ne eblus resti longe, sed ?i-foje mi havis multe da tempo por libere promeni, babili kun homoj, intervjui, foti, filmi, kaj a?etumi. ?ar mi estis sola por registri filmeton, mi devis mem plenumi tion, kaj por tion fari mi uzis aparataron alportitan de mi el Pekino. Dum filmado, kelkaj preterpasantoj montri?is scivolemaj, aparte pro Esperanto, ili volis scii, kiun lingvon mi estis parolanta. Tio estas aparte interesa afero por mi, ?ar en Xinjiang estas granda lingva diverseco, kaj surstrate oni a?skultas la ?inan, la ujguran, la kaza?an, la ta?ikan, la mongolan, inter pluraj aliaj lingvoj de lokaj etnoj. Kvankam a?skulti nekonatan lingvon estas normale ?i tie, tamen homoj sukcese rimarkis, ke mi estis parolanta en lingvo fremda al ili. Tio estas amuza sperto.


?i-foje mi anka? konstatis, ke Urum?io estas multe pli granda ol mi anta?e imagis: mi vizitis vila?on en fora distrikto, kie trovi?as ne?kovritaj montoj kaj multaj skiejoj. Xinjiang estas loko oportuna por vintraj sportoj, ?ar ?i tie montaroj kaj ne?o estas resursoj sufi?e abundaj. Ne estas koincido, ke la plej antikvaj resta?oj de skioj estis elfositaj en Xinjiang.


Survoje al la montaro mi vizitis forcejon, kie homoj plantas tomatojn. Koincide, malpli ol du semajnoj anta?e mi vizitis forcejon en ?anhajo, kies bildo estis ankora? fre?a en mia memoro. Tra tuta ?inio homoj investas en modernigo de agrikulturo por kreskigi la kvanton kaj kvaliton de la rikolta?oj. Eblis konstati, ke agrikulturo en Xinjiang estas en la sama teknika nivelo de tiu praktikata en aliaj partoj de ?inio. En forcejo, produktado da?ras dum la tuta jaro, tiel ke homoj havas fre?ajn legomojn kaj kreska?ojn dum la tuta jaro. A?tomataj irigaciaj sistemoj reduktas la postulon pri homa laboro kaj speciala grundo estas uzata por provizi al la planto la ?ustajn nutra?ojn kiujn ili bezonas. Interese, la firmao, kiu produktas grundon uzatan en tiu forcejo por kreskigi la tomatojn estas el la marko Forteco, ?u Esperanta vorto? Iel ajn, la tomatoj kiujn mi gustumis estis tre bongustaj, kaj la plantoj aspektis fortaj kaj viglaj.


Samkiel en mia pasinta fojo en Urum?io, anka? ?i-foje mi vizitis firmaojn por pli bone koni la disvolvi?on de la regiono, sed ?i-foje la fokuso estis lo?istiko: mi vizitis la Internacian Nodon de Urum?io kaj tie vidis trajnon ekiri. Tiu loko alportis al mia kapo rememorojn pri la Internacia Nodo de Horgos, anka? en Xinjiang, kie mi, anta? ?irka? du jarojn kaj duono vidis ?in-e?ropan kargotrajnon ekiri survoje al Kaza?io.


Kamionoj en la bazo de ZTO Express en Urum?io


Alia interesa lo?istika bazo vizitita de mi ?i-foje estas tiu de ZTO Express, unu el la ?efaj kurieraj firmaoj de ?inio. Nuntempe estas tre konvene a?etumi en interreto, kaj la efikega lo?istiko de ?inio igas la ekspedadon rapida kaj bonpreza. Anka? mi ?atas a?etumi en interreto, ?ar mi povas a?eti tipajn produktojn de aliaj lokoj de ?inio kaj rapide ricevi ilin, kaj kelkfoje mi a?etis produktojn el Xinjiang, kiuj atingis mian hejmon en Pekino post nur du tagoj! Mi ?iam estis scivolema, kiel ili sukcesas tiom rapide ekspedi varojn, kaj dum vizito al centro de ZTO en Urum?io mi konstatis la altnivelan a?tomatigon de la procezo. Ma?inoj kapablas pli rapide kontroli la paka?ojn kaj ilin direkti al la ?usta celloko, kaj laboro de ma?ino estas malpli kosta, kio reduktas la koston de la servo. Pro tio la ?ina lo?istiko estas tiom efika!


Dum miaj pasintaj voja?oj al Xinjiang mi ofte vidis centrojn de ZTO kaj aliaj kurieraj firmaoj, kaj iliaj kamionoj estas facile videblaj sur a?tovojoj de Xinjiang. Xinjiang estas vasta regiono, kiu kunligas tutan ?inion kun pluraj aliaj landoj, sekve ?i havas grandan postulon por kamionoj, do kial ne fabriki kamionojn tie? Mi malkovris, ke tio ja okazas: estas fabriko de kamionoj kiu apartenas al Shaanxi-a?tomobila Xinjiang-a Veturil-Kompanio Limigita (angle: Shaanxi Automobile Xinjiang Automobile Co., Ltd), firmao kiu apartenas al Shaanxi-a A?tomobil-Grupo (angle: Shaanxi Automobile Group). Kamionoj produktitaj en Urum?io estas funkciigitaj per elektro a? tergaso, kontribuante por redukti emisiadon de CO? en ?inio. En tiu okazo mi havis ?ancon pli bone kompreni la diferencon inter tiaj kamionoj kaj la ordinaraj, funkciigataj per brula?o. Sekve mi rimarkis, ke elektraj kaj tergasaj kamionoj estas ja popularaj en Xinjiang, kaj tio helpas al ?inio atingi la du karbonajn celojn -- atingi karbonan pinton en 2030 kaj karbonan ne?traligon en 2060.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat